воскресенье, 8 июля 2012 г.

Memoro


Memoro
De H.P. Lovecraft
Elangligis Noah Savage

            En la valo Niso briletas iktere la malbenita malkreskanta luno, ŝirante vojeton per siaj malfortaj kornoj tra la mortigan foliaron de grandega upas-arbo.  Kaj en la profundaĵoj de la valo, kiojn antingas nenia lumo, movas formoj ne intencitaj esti viditaj.  Fetora estas la vegetaĵaro sur ĉiu deklivo, kie fiaj vitoj kaj rampantaj kreskaĵoj disvastiĝas inter la ŝtonoj de ruinitaj palacoj, plektiĝante firme ĉirkaŭ rompitaj kolonoj kaj strangaj monolitoj, kaj puŝante supren marmorajn pavimaĵojn kuŝitajn per forgesitaj manoj.  Kaj en la arboj, kiuj kreskas gigantaj en disfalantaj kortoj, saltas etaj simioj, dum el profundaj trezorejoj baraktas venenaj serpentoj kaj sennomaj skvamaj ioj.
            Vastaj estas la ŝtonoj, kiuj dormas sub litaj subkovriloj de malseketa musko, kaj fortaj estis la muroj, el kiuj ili falis.  Por ĉiuj tempoj la konstruistoj starigis ilin, kaj vere ili ankoraŭ servas noble, ĉar sub ili la griza bufo faras sian loĝejon.
            Ĉe la tuta fundo de la valo troviĝas la rivero Como, kies akvoj estas ŝlimaj kaj plenaj de kanoj.  El kaŝitaj fondoj ĝi venas, kaj al subteraj grotoj ĝi fluas: tial la Demono de la Valo scias nek kial ĝiaj akvoj estas ruĝaj, nek kien ili direktiĝas.
            La Ĝino, kiu hantas la lunradiojn, ekparolis al la Demono de la Valo, dirante, “Mi estas maljuna, kaj forgesas multon.  Parolu al mi pri la faritaĵoj kaj aspekto kaj nomo de tiuj, kiuj konstruis ĉi tiojn el ŝtono.”  Kaj la Demono respondis, “Mi estas Memoro, saĝa en la aferoj de la pasinto, sed mi ankaŭ estas maljuna.  Tiuj estaĵoj estis tiaj, kiel la akvoj de la rivero Como—oni ilin ne komprenos.  Iliajn faritaĵojn mi ne rememorigas, ĉar ili estis momentaj.  Ilian aspekton mi rememorigas malhelete, ĉar ĝi similis tion de la etaj simioj en la arboj.  Ilian nomon mi rememorigas klare, ĉar ĝi rimis kun tio de la rivero.  Tiuj estaĵoj de pasintaj tagoj nomiĝis Homo.”
            Do la Ĝino ekflugis reen al la maldika korna lumo, kaj la Demono rigardis atente etan simion en arbo, kiu kreskis en la korto.