вторник, 22 декабря 2009 г.

DAGONO

H.P. LOVECRAFT

Elangligis Noah Savage

Mi skribas ĉi tion sub ega cerba streĉo, ĉar antaŭ la morgaŭa tagiĝo mi estos mortinta. Senmona, kaj ĉe la fino de mia livero de la drogo, kiu sole permesas, ke mia vivo estu eltenebla, mi ne plu povas toleri la torturon kaj ĵetos min el ĉi tiu subtagmenta fenesto al la suba malpurega strato. Ne pensu pro mia sklaveco al la morfino ke mi estas malfortulo aŭ degenerinto. Post kiam vi legos ĉi tiujn paĝojn vi povos konjekti, sed neniam tute kompreni, kial mi devas aŭ forgesi aŭ morti.

Estis en unu el la plej vastaspektaj kaj malplej frekventitaj lokoj de la larĝa Pacifiko tie, kie la superkargoŝipo en kiu mi laboris iĝis viktimo al germana mar-rabekskursoŝipo. La granda milito tiam ĵus estis komencanta, kaj la oceanaj fortoj de la Hunno ne estis tute malleviĝintaj al sia fina malnobileco; tial, nia ŝipo iĝis vera premio, kaj nia ŝipanaro estis traktitaj al la tuta justeco kaj tuta konsidereco kiujn rajtis ni kiel mararmeaj malliberuloj. Tiom mola, ja, estis la disciplino de niaj kaptintoj, ke antaŭ kvin tagoj antaŭ ol ni estis kaptitaj mi sukcesis eskapi sola en malgranda boato kun akvo kaj provizoj por longa tempo.

Kiam mi finfine trovis min drivanta kaj libera, mi havis nur etan ideon pri miaj ĉirkaŭaĵoj. Neniam kapabla naviganto, mi povis nur konjekti malprecize per la suno kaj steloj, ke mi estis ie sude de la ekvatoro. Pri la longitudo mi sciis nenion, kaj nenia insulo aŭ marbordo estis videbla. La vetero restis tolerebla kaj dum nenombritaj tagoj mi drivis sencele sub la bruliĝanta suno, atendante ian pasantan ŝipon aŭ almenaŭ esti ĵetita sur la marbordon de ia loĝebla tero. Sed nek tero nek ŝipo aperis, kaj mi komencis malesperi en mia soleco super la nerompiĝanta vasta bluo.

La ŝanĝo okazis kiam mi dormis. Ĝiajn detalojn mi neniam scios, ĉar kvankam mia dormo estis afliktita kaj sonĝ-plagita, ĝi ankaŭ estis kontinua. Kiam mi finfine vekiĝis, mi trovis min duon-suĉita en ŝliman nigran vaston de infera nigra koto kiu etendiĝis ĉirkaŭ mi en monotona ondado tiom malproksimen kiom mi povis vidi, kaj en kiu restis mia boato engrundiĝinta iom for.

Kvankam oni povus imagi, ke mia unua senso estis de scivolo pri tiel granda kaj neatendita transformiĝo de la pejzaĝo, mi estis vere pli hororigita ol surprizita, ĉar estis tie en la aero kaj en la putranta grundo minaceco, kiu malvarmigis min al la vera koraĵo. La areo estis putra per la kadavroj de putriĝantaj fiŝoj, kaj de ioj malpli priskribeblaj, kiujn mi vidis elstarantaj de la aĉa nefiniĝanta ebenaĵo. Eble mi devus ne peni komuniki per nuraj vortoj la nevokeblan hidecon, kiu povas loĝi en tuta silenteco kaj malfekunda vasteco. Estis nenio aŭdebla, kaj nenio videbla sed la vasteco de nigra ŝlimo, sed la tuteco de l’senmoveco kaj la homogeneco de la pejzaĝo ekkaptis min per naŭza timo.

La suno estis bruliĝanta suben de la ĉielo, kiu aperis al mi preskaŭ nigra en sia sennebula krueleco, kvazaŭ reflektante la inkan marĉon sub miaj piedoj. Dum mi rampis en mian grundigitan boaton, mi ekkomprenis, ke nur unu teorio povas klarigi mian situon. Per ia neantaŭinta vulkana renverso, parto de la oceana planko devis esti ĵetita al la surfaco, malkovrinte areojn, kiuj dum nenombreblaj milionoj da jaroj kuŝiĝis kaŝitaj sub nesondeblaj akvaj profundoj. Tiom vasta estis la amplekso de la nova tero, kiu leviĝis de sub mi, kiom mi ne povis trovi la plej malfortan sonon de la ŝvelanta oceano, kiom ajn penante per miaj oreloj. Nek estis tie iom ajn da marbirdoj manĝontaj la mortintajn iojn.

Dum kelkaj horoj mi sidis pensanta aŭ meditanta en la boato, kies dekstra flanko restis en la grundo, donante al mi etan ombron dum la suno movis trans la ĉielo. Dum la tago kontinuis, la grundo perdis iom da sia glueco, kaj aperis sufiĉe sekiĝonta por ke mi surpromenu post mallonga tempo. Ĉi-nokte mi nur ete dormis, kaj la sekvan tagon mi mundis por mi pakon enhavantan nutraĵon kaj akvon, preparante por surtera vojaĝo por trovi la malaperintan maron kaj eblan savon.

La trian matenon mi trovis la grundon sufiĉe seka por promeni facile. La odoro de la fiŝoj estis frenezigebla, sed pro aliaj pli koncernantaj ioj tiu eta fio ne gravis al mi. Tuttage mi vojaĝis senĉese oksidenten, gvidite de fora terĝibo, kiu estis pli alta ol ia alia monto en la ondforma dezerto. Ĉi-nokton mi tendumis, kaj dum la sekva tago ankoraŭ vojaĝis al la terĝibo, kvankam la objekto aperis neniom pli granda ol ĝi aperis tiam, kiam mi unue vidis ĝin. La kvaran vesperon mi atingis la bazon de la teramaso, kiu fakte estis multe pli granda ol ĝi aperis tiam, kiam oni vidis ĝin de malproksimeco; intervenanta valo malkovris la veran grandecon de la teramaso. Mi estis iĝinta tro laca grimpi, kaj tial mi ekdormis ĉe la bazo de la monto.

Mi ne komprenas kial miaj sonĝoj estis tiel sovaĝaj tiunokte, sed antaŭ ol la malkreskanta kaj fantazie duon-lumigita luno estis leviĝinta ege super la orienta ebenaĵo, mi estis vekinta en malvarma ŝvito, kaj decidis dormi neniom plu. Tiajn vidojn travivaĵis mi, kiaj estis tro hidaj por ke mi ree eltenu. Kaj per la radio de la luno mi vidis tion, kiom nesaĝa mi estis dum kiam mi vojaĝis sub la suno de la tago. Sen la brilego de la bruliĝanta suno, mia vojaĝo estus kostinta malpli da energio; ja, mi nun sentis min tute ebla fari la taskon, kiu je la sunsubiro malinstigis min. Prenante mian pakon, mi komencis grimpi al la kresto de la altaĵo.

Mi estas dirinta, ke la nerompita monotoneco de la ondforma ebenaĵo estis fonto de malpreciza hororo al mi, sed mi pensas, ke mia hororo estis pli granda tiam, kiam mi gajnis la pinton de la teramaso kaj rigardis suben la alian flankon en nemezureblan truon aŭ kanjonon, kies nigrajn profundojn la luno ankoraŭ ne sufiĉe leviĝis lumigi. Mi sentis min ĉe la rando de la mondo, strabanta al super la pluvo kaj en senklaftan ĥaoson de senfina nokto. Tra mia teruro kuris strangajn memoraĵojn pri Paradizo Perdita, kaj pri la hida grimpo de Satano tra la neformintaj landoj de la malhelo.

Dum la luno plu leviĝis en la ĉielo, mi komencis vidi, ke la deklinoj de la valo ne estis tiom perpendiklaj, kiom mi estis imaginta. Bretoj kaj elmergiĝoj el la roko provizis al mi pli-malpli facilajn piedtenojn por malsupreniro, kaj post kelkaj cent futoj la deklivo iĝis tre grada. Instigite de impulso, kiun mi ne povas certe analizi, mi malfacile grimpis suben sur la rokoj kaj staris sur la suba pli milda deklino, rigardante en la stiksajn profundaĵojn, kien nenia lumo antaŭe penetris.

Tuj mian atenton kaptis vasta kaj sola objekto sur la alia deklino, kiu staris pli-malpli cent metroj antaŭ mi; objekto, kiu glimbrilis blanke en la nove donacitaj radioj de la leviĝanta luno. Ke ĝi estis peco de nur giganta ŝtono, mi baldaŭ certigis al mi, sed mi konsciis klaran impreson ke la konturo kaj pozicio de la io ne estis tute la laboro de la naturo. Pli proksima ekzamenado plenigis min per sentoj, kiujn mi ne povas esprimi, ĉar malgraŭ ĝia grandeco, kaj ĝia pozicio ĉe la fundo de abismo, kiu estis escedinta ĉe la fundo de la maro ek de kiam la mondo estis juna, mi perceptis sendube, ke la stranga objekto estis bone formita monolito kies ega amplekso estis koninta la metiistecon kaj eble la adoron de vivantaj kaj pensantaj estaĵoj.

Senobtuzigite kaj timigite, sed ne sen certa travibro de la ĝuo de la sciencisto aŭ la esploristo, mi inspektis miajn ĉirkaŭaĵojn pli bone. La luno, nun apud sia zenito, brilis strange kaj klare super la alte starantaj krutaĵoj, kiuj orlis la abismon, kaj malkovris la fakton, ke korpo de akvo fluis ĉe la fundo, volviĝante for de mia vido en du direktoj, kaj preskaŭ lek-trinkante miajn piedojn dum kiam mi staris sur la deklino. Trans la abismo, la ondetoj lavis la bazon de la Ciklopa monolito sur kies surfaco mi nun povis rimarki kaj surskibojn kaj skulptaĵojn. La skribado estis en hieroglifa sistemo nesciita de mi, kaj malsimila al iu ajn, kiun mi iam vidis en libro, tute konsistante el konvenciigitaj maraj signoj kiel fiŝoj, angiloj, polpoj, krustacoj, moluskoj, balenoj, kaj tiel plu. Kelkaj signoj klare signifis marajn iojn, pri kiuj la nuna mondo scias nenion, sed kies putriĝantajn formojn mi vidis sur la ebenaĵo leviĝinta el la oceano.

Tamen, la bilda skulptaĵo estis tio, kio plej konsternis min. Klare videblaj trans la intervenanta akvo per sia grandegeco, staris vico de bareliefoj kies temoj estus ekscitinta la envion de Doré mem. Mi kredas, ke tioj estis celitaj signifi virojn—almenaŭ, iajn virojn; kvankam la estaĵoj distris kiel fiŝoj en la akvoj de ia mara grotto, aŭ donis omaĝon ĉe monolita sanktejo, kiu ankaŭ aperis estis sub la maro. Pri iliaj vizaĝoj mi ne kuraĝas paroli en detalo ĉar la nura memoro devigas, ke mi paliĝu. Hidaj ekster la imago de eĉ Poe kaj Bulwer, ili estis kondamneble homaj en ĝenerala konturo malgraŭ piedoj kaj manoj kiel tioj de rano aŭ bufo, ŝokante larĝaj kaj molaĉaj lipoj, vitraj, ŝvelantaj okuloj, kaj aliaj trajtoj malpli agrable rememori. Kurioze, ili aperis esti ĉizitaj malbone el proporcio al sia scena fono, ĉar unu el la estaĵoj estis montrita en la ago de mortigi balenon nur ete pli granda ol li. La hideco kaj stranga grandeco timigis min, sed por trankviliĝi mi diris al mi, ke ili estis nur la imagaj dioj de ia primitiva fiŝkaptema aŭ mar-vojaĝema tribo, ia tribo kies fina ido pereis ege antaŭ ol naskiĝis la unua praulo de la neandertaloj. Mirigite de ĉi tiu vido en pasintecon ekster la kompreno de eĉ la plej aŭdaca antropologo, mi staris meditanta dum la luno kreis strangajn reflektojn sur la silentan akvon antaŭ mi.

Tiam mi vidis ĝin. Per nur akvokirleti por signi sia leviĝo al la surfaco, la io glitis en vidon super la malhelajn akvojn. Vasta kaj abomena, eksimilante Polyphemus, ĝi rapidis, kiel kolosa monstro el koŝmaroj, al la monolito, ĉirkaŭ kiu ĝi ĵetis siajn egajn skvamajn brakojn dum kiam ĝi klinis sian hidan kapon kaj elverŝis certajn mezuritajn sonojn. Mi kredas, ke mi tiam iĝis freneza.

Pri mia rapida supreniro de la deklino kaj klifo kaj pri mia delira vojaĝo reen al la grundigita boato mi memoras preskaŭ nenion. Mi kredas, ke mi ege kantis kaj ridis strange kiam mi ne eblis kanti plu. Mi havas neklarajn rememorojn pri granda ŝtormo, kiu komencis post kiam mi atingis la boaton; mi memoras, ke mi aŭdis sonoradojn de tondro kaj aliajn tonojn, kiujn naturo eldiras en siaj plej sovaĝaj spiritstatoj.

Post kiam mi eliris la ombrojn mi estis en malsanulejo en San Francisco, kien min portis kapitano de usona ŝipo, kiu alprenis mian boaton mezoceane. En mia deliro mi parolis multojn, sed poste trovis, ke neniu aŭskultas min. Pri terleviĝo en la Pacifiko miaj savintoj sciis nenion kaj mi ne kredis, ke mi devas disputi tion, pri kio mi sciis, ke ili neniam scios. Unufoje mi parolis al celebrita etnologo kaj amuzis lin per strangaj demandoj pri la antikva filiŝta legendo pri Dagono, la fiŝ-dio, sed baldaŭ kompreninte, ke li estas senespera konvenciulo, mi ne kontinuis demandi.

Nokte, speciale dum la luno estas plena kaj leviĝanta, mi vidas la ion. Mi provis morfinon, sed la drogo donis al mi nur efemeran ĉesadon de la teruro kaj kaptis min kiel senesperan sklavon. Tial nun mi finos ĉion, skribinte plenan raporton por la informo aŭ malestima amuzo de tiu, kiu ajn legos ĉi tion. Ofte mi demandas al mi, ĉu la tuta okazo estis nur fantazmagorio—nur febra frenezaĵo dum mi restis sun-frenezigita post mia eskapo de la germana militŝipo. Ĉi tiun mi demandas al mi, sed ĉiam respondas hide klara vido. Mi ne povas pensi pri la profunda maro sen tremi de la sennomaj ioj, kiuj eble ĉi tiam rampas kaj baraktas sur ĝia ŝlima fundo, adorante siajn antikvajn ŝtonajn idolojn kaj skulptante siajn abomenindajn similaĵojn sur submarajn obeliskojn de akvo-trempita granito. Mi sonĝas pri tago, kiam ili leviĝos al super la ondoj por treni suben per siaj haladzantaj ungegoj la restaĵojn de malforta, milito-lacigita homaro—pri tago, kiam la tero sinkos kaj la malhela planko de la oceano leviĝos inter universala Babelo.

La fino estas apuda. Mi aŭdas sonon ĉe la pordo, kvazaŭ grandega ŝlima korpo frapas kontraŭ ĝin. Ĝi ne trovos min. Dio, tiun manon! Al la fenestro! Al la fenestro!